컨텐츠 바로가기


product


현재 위치

  1. 문 학
  2. 번역 문학

이전 제품 보기

다음 제품 보기

크게보기

[P0000BJY] DAO DE JING (노자의 도덕경)

() 해외배송 가능

DAO DE JING (노자의 도덕경) 기본 정보
판매가
소비자가 30,000원
적립금
  • 0 (0%)
  • 무통장 결제시 적립금 ( %) 무
  • 카드 결제시 적립금 ( %) 카
  • 실시간 계좌 이체시 적립금 ( %) 실
  • 적립금 결제시 적립금 ( %) 적
  • 휴대폰 결제시 적립금 ( %) 휴
무이자할부
제조사 Femdlingva eldonejo
원산지 Cxinio
상품코드 P0000BJY
수량

updown

국내/해외배송
SNS 상품홍보
QR코드  

이미지저장 | 코드URL복사

QR코드 보내기 페이스북으로 보내기 트위터로 보내기 미투데이로 보내기 요즘로 보내기

장바구니 담기 관심상품 등록 추천 메일 보내기

쇼핑 계속하기 바로 구매하기

event

상품상세정보

Dao de jing
 
Aŭtoro Laŭzi 
Kategorio Filozofio
Eldonloko, jaro Beijing, 2012 
Eldoninto Fremdlingva Eldonejo 
Klarigoj Ampleksa verko kiu influis la pensmanieron kaj la filozofion de la ĉina popolo.
Tradukisto, lingvo Wang Chongfang / En Esperanton
ISBN/ISSN 9787119074252 
Formato 219 paĝoj, 21 cm 
Karakterizoj Dulingva: ĉina, E 

 

Recenzo de SHI CHENGTAI

Fonto de la ĉina saĝo –Aperis la Esperanta versio de Daŭ De Jing de Laozi

Fonto: El Popola Ĉinio
Reta ligilo al la originalo: http://www.espero.com.cn/se/txt/2012-09/04/content_480007.htm
Aldonita de Rioklarido (2012-12-16)

En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang. Kiam la traduko de Laozi ankoraŭ ne eldoniĝis, E. Zilah elŝutis la tradukon de Daŭo De Jing per Interneto. Kvankam jam troviĝas la franca traduko de Laozi de s-ro J. L.L. Duyvendak, profesoro en la universitato de Nancy (Francio), tamen li preferis la Esperantan tradukon de Wang Chongfang.



Nun la Esperanta traduko de Daŭo De Jing de Laozi jam estis eldonita de la Ĉina Fremdlingva Eldonejo, omaĝe al la 125a jubileo de la naskiĝo de la lingvo Esperanto.



La Esperanta traduko de Wang Chongfang estis la kompleta teksto da 81 ĉapitroj de la originalo de Laozi. La tradukinto prenis la tekston de Daŭo De Jing Zhu (Daodejing prinotita) de Wang Bi en Wei-dinastio (220-265), kiel ĉefan tekston de la originalo kun referenco de aliaj eldonoj.



La libro Daŭo De Jing de Laozi konsistas el du partoj: la antaŭa parto da 38 ĉapitroj estas pri Daŭo, kaj la posta parto da 44 ĉaptroj estas pri De. Kio estas Daŭo? "En la libro la Taŭo estas rigardita kiel la origino de la universo, la universa leĝo al naturo kaj la homa vivo" 1. Do, kio estas De? En la ĉina lingvo la vorto De signifas virton. "Laŭ la ĉinaj antikvaj filozofoj, la propreco de ĉiu ekzistaĵo estas akirita de la origino de la universo kaj universalan principon, kaj la Virto (De) nature signifas la econ de la Taŭon". 2



Do, kiu estis Laozi? En mia memoro tuj aperis la figuro de maljunulo rajdanta sur la blua bovo, kia estis priskribita de Lŭun (1881-1936) en sia novelo Foriro tra la Pasejo. La tradukinto en la antaŭparolo detale prezentis lin al ni laŭ la materialo trovita de li.



La traduko de Wang Chongfang estas fidela kaj flua. Verdire, elĉinigi la ĉinajn antikvajn klasikaĵojn ja estas granda malfacila laboro por ĉiu esperantisto, eĉ iu ajn eminenta! Ĉar la originalo Daŭo De Jing estis verkita per la antikva ĉina lingvaĵo antaŭ 2500 jaroj! Tian espriman manieron eĉ la nuntempaj ĉinaj legantoj komprenas pere de la modernaj ĉinlingvaj klarigoj aŭ komentarioj. Pli mirinde, ke en la originalo kvankam nur estis 5000 ideogramoj, tamen per tiu sumo Laozi esprimis sian ampleksan filozofan penson!



La libro Daŭo De Jing de Laozi estis dulingva eldono, tamen por pli bone al legantoj komprenigi la penson de Laozi la Esperanta versio enhavis la du ĉinlingvajn tekstojn: la originalo antikva ĉinlingva kaj la moderna ĉinlingva. Pri la traduko mi ne plu babilas, por ne tedi vin, karaj legantoj. Tamen, ĉar el la cent okuloj trovĝus cent Shakespeare, mi kredas, ke vi certe povos akiri proprajn plezurojn kaj gajnojn dum la legado. Devas mi atentigi legantojn, ke la tradukinto aldonis antaŭ ĉiu ĉapitro de la Esp-a traduko la resumon, post ĉiu ĉapitro la komenton kaj en ĉiu ĉapitro la klarigojn, verkitajn de la tradukinto. Ĉio ĉi certe helpos legantojn en kompreno pri ĉiu ĉapitra enhavo.



La tradukinto mem estas kredanto (ĉu disĉiplo?) de la filozofa penso de Laozi, li laŭ propra kompreno pri la filozofa penso de Laozi verkis la longan antaŭparolon por la libro Daŭo De Jing de Laozi. Li eĉ opiniis, ke "la ideo de Laozi pri la Taŭo ne nur estis aplikebla al la antikva homa vivo, sed ankaŭ havas grandan signifon kaj valoron por nia moderna tempo" 3, li precipe emfazis la dialektan penson de Laozi. Eĉ Eugene de Zilah ankaŭ opiniis, ke "praktiki la Taŭon estas aliri la saĝon laŭ spirita vojo malfermita de Majstro Lao." 4



La tradukinto uzis unu neologismon Taŭo anstataŭ Dao en NPIV, la kialo laŭ li estas:



"Mi preferas la formon 'Taŭo' al 'Tao', kvankam la dua estas akceptita de Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, ĉar la unua formo estas fonetike pli proksima al la ĉina vorto 'dao'. Se mi prenus la formon 'Tao', laŭ la Esperanta gramatiko ĝia radiko devus esti 'Ta-' kaj '-o' estus ĝia finaĵo, tio evidente ne estus preferinda."



Do, kiu estas s-ano Wang Chongfang, la tradukinto de la libro Daŭo De Jing de Laozi? Li naskiĝis en 1936, en la antikva urbo Zhengjiang, Jiangshu-provinco, ĉe Yangzi-rivero. Juna Wang Chongfang verkis en Esp-o la longan poemon La Komenco de la Mondo, kio faris lin rimarkinda poeto. Lia poemeto Krizantemo, laŭ metriko, la Trioleto estas enhavita en la fama Parnasa Gvidlibro, kiel ekzemplo, de K. Kalocsay kaj G. Waringhien (en la 2a eldono, p.61). Dum la 60aj jaroj de la pasinta jarcento, li kun Armand Su (1936-1990) fariĝis la ĝemelstela paro en la ĉina Esp-movado. Li estis instruisto de la ĉina lingvo en mezlernejo, post la emeritiĝo li memstare kompilis Grandan Vortaron Ĉina-Esperanta en 1246 paĝoj (Ĉina Esp-Eldonejo, Hong Kong, 2007), nun li ankoraŭ memstare persiste kompilas Grandan Vortaron Esperanta-ĉina, kiu havas esperon eldoni en baldaŭa estonteco. Li ankaŭ estas tradukinto de romano Kamelo Ŝjangzi far Lao She (1890-1966), Profilo de Zhou Enlai, Anelekto de Konfuceo kaj aliaj.



Do, mi finas nomatan "recenzon" pri la Libro de Laozi, kaj proponas al vi, karaj legantoj, ke vi turnu al la libro de Laozi, en ties pensa labirinto de la saĝulo antaŭ 25 jarcentoj, serĉu la fonton de la homa saĝo!



1 el la antaŭparolo, p.10;



2 el la antaŭparolo, p.26;



3 el la antaŭparolo, p.40;



4 el La Gazeto, n-ro 154, p.5

배송 정보

  • 배송 방법 : 빠른등기
  • 배송 지역 : 전국지역
  • 배송 비용 : 3,000원
  • 배송 기간 : 2일 ~ 3일
  • 배송 안내 : - 산간벽지나 도서지방은 별도의 추가금액을 지불하셔야 하는 경우가 있습니다.
    고객님께서 주문하신 상품은 입금 확인후 배송해 드립니다. 다만, 상품종류에 따라서 상품의 배송이 다소 지연될 수 있습니다.

상품 사용 후기

상품의 사용후기를 적어주세요.

게시물이 없습니다

모두 보기 사용 후기 쓰기

상품 Q&A

상품에 대해 궁금한 점을 해결해 드립니다.

게시물이 없습니다

모두 보기 상품 Q & A 쓰기