컨텐츠 바로가기


product


현재 위치

  1. 만화

이전 제품 보기

다음 제품 보기

크게보기

[P0000BNQ] Nudpieda Gen 맨발의 갠 (일본 만화)

() 해외배송 가능

Nudpieda Gen 맨발의 갠 (일본 만화) 기본 정보
판매가
소비자가 0원
적립금
  • 0 (0%)
  • 무통장 결제시 적립금 ( %) 무
  • 카드 결제시 적립금 ( %) 카
  • 실시간 계좌 이체시 적립금 ( %) 실
  • 적립금 결제시 적립금 ( %) 적
  • 휴대폰 결제시 적립금 ( %) 휴
무이자할부
제조사 Rondo Gen
원산지 일본
상품코드 P0000BNQ
수량

updown

국내/해외배송
SNS 상품홍보
QR코드  

이미지저장 | 코드URL복사

QR코드 보내기 페이스북으로 보내기 트위터로 보내기 미투데이로 보내기 요즘로 보내기

장바구니 담기 관심상품 등록 추천 메일 보내기

쇼핑 계속하기 바로 구매하기

event

상품상세정보


[재고 없음]

TitoloNudpieda Gen 
AŭtoroNakazawa Keizi 
KategorioBildrakontoj
PrezoNehavebla
Eldonloko, jaroTokio, 1985 (2a reviziita eld) 
EldonintoRondo Gen 
KlarigojBildstria romano pri familio, kiu spertis la eksplodon de la atombombo super Hiroŝimo en 1945.
Tradukisto, lingvoIzumi Y. / El la japana
Formato4+284 paĝoj, 21 cm 


Nudpieda Gen (japane :はだしのゲン [hadaŝi no gen]) estas membiografia mangao de Nakazawa Keiji pri la atombombado de Hiroŝimo la 6-an de aŭgusto 1945. Ĝi baziĝas sur reala sperto de la verkisto dum la Dua Mondmilito kaj lia vivo post la milito. La verkisto perdis siajn patron kaj gefratojn pro la atombombado, samkiel la ĉefrolulo Gen. La mangao apartenas al ĝenro ŝonen (por adoleskaj knaboj), entenanta dramon kaj historiajn scenojn.

La unua ĉapitro estis publikigita en la ĉiusemajna magazino Shōnen Jump (kiu antaŭe publikigis la membiografan rakonton Ore wa Mita [おれは見た; Mi vidis ĝin] de Nakazawa) en 1973, kaj nuliĝis en la jaro 1974. Ĝi moviĝis al tri aliaj malpli disvastigitaj magazinoj: Shimin (Civitano), Bunka Hyoron (Kultura kriticismo), kaj Kyoiku Hyoron (Eduka kriticismo).[1]

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Anglalingva grupo (Project Gen) en 1976 komencis traduki ĝin en la anglan; la unuaj kvar volumoj ekzistas angle.[2][3] Alie, franclingva, germanlingva, itallingva, korealingva, ruslingva, hispanlingva kaj indonezialingva versioj estas jam eldonataj.

Esperanta grupo (Rondo Gen) eldonis nur la unuan libron en Esperanto en 1982; ĉeftradukisto estis Izumi Yukio.[4]

Serio sur malsamaj magazinoj[redakti | redakti fonton]

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Serion da tri filmoj en la 1970-aj jaroj reĝisoris Yamada Tengo.

  • Hadashi no Gen はだしのゲン (1976)
  • Hadashi no Gen: Namida no Bakuhatsu はだしのゲン 涙の爆発(1977)
  • Hadashi no Gen: PART3 Hiroshima no Tatakai はだしのゲン PART3 ヒロシマのたたかい(1980)

Animeoj[redakti | redakti fonton]

  • Du animeojn en 1982 kaj 1983 reĝisoris Mori Masaki por firmao Gen Production (ゲンプロダクション), kiun fondis Nakazawa. La animacio estis kreata de Madhouse.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Nudpieda Gen

Nudpieda Gen
Summary for English readers: Barefoot Gen is a wonderful powerful graphic novel about a family in Hiroshima during WWII, and I highly recommend it. I just read an Esperanto translation, but I'm sure it exists in many languages.

Nudpieda Gen (de NAKAZAWA Keizi; Esperanta traduko de Rondo Gen, japana grupo) estas bonega bildrakonta libro. Originale aperante en la japana komiksogazeto Shonen Jump, dum la 60aj jaroj, la rakonto koncernas familion loĝantan en Hiroŝimo dum la dua mondmilito - do klare ĝi ne estas feliĉa rakonto. La ĉefa persono Gen ŝajne estas bazita sur la aŭtoro kaj liaj propraj spertoj kiel juna knabo dum la milito.

Ĉi tiu libro estas la plej longa Esperanta libro kiun mi legis ĝis nun (ĝi enhavas 280 paĝojn). Mi ege feliĉas ke mi legis ĝin Esperante anstataŭ angle. La temo estas kontraŭ milito, kaj mi ĝuis legi tian tekston per la internacia lingvo. Kaj mi ĝuis ke mi legis ĝin facile (nur sep monatojn post kiam mi ekstudis Esperanton), sen multaj problemoj. Fakte, mi decidis skribi liston de la vortoj kiujn mi ne certe sciis, aŭ pri kiuj mi scivolis, kaj la listo havis nur 200 vortojn, malpli ol la paĝokvanto. (Se vi scivolas, jen la vortlisto; eble ĝi helpos aliajn lernantajn Gen-legantojn.) Do mi rekomendas la libron kiel bonan ekzercon por lernantoj.

Sed pli grave, mi rekomendas la libron ĉar ĝi simple bonegas! Ĝi estas tre kortuŝa. Ne surprizas ke la libro enhavas militan hororon, mortecon, kaj la faligon de la atombombo. La familio de Gen estas tre interesa, kaj mi ŝatas ilin, kaj malfeliĉas pri iliaj problemoj. Fakte, ĉi tiu komikso estas la unua Esperanta teksto kiu igis min plori. Plejparte, la libro ne koncernas la atombombon, sed la fakto ke la familio suferas problemojn, ĉar la patro kontraŭas la militon, kaj instruas siajn infanojn ke la milito estas eraro de la imperiestro kaj la riĉuloj, kiuj stulte komencis la militon. Iliaj najbaroj kaj amikoj traktas ilin malbone, kaj diras ke ili estas perfiduloj. La libro havas kelkajn dialogojn kiuj malfeliĉe memorigas min pri nuna Usono kaj la Irakmilito: "Se vi kontraŭas la militon, vi estas perfidulo!" ktp. Mi dezirus igi George Bush kaj liajn kolegojn legi ĉi tiun libron. Tro multaj homoj militofrenezas kaj entuziasme sendas soldatojn al morto.

Kôzi ne ŝatas KumaiJen unu ekzemplo el la komikso. Mi unue ploretis dum subtila kortuŝa sceno pri Kôzi (frato de Gen) kiu aliĝas la mararmeon (kontraŭ la deziroj de la gepatroj). Kamikaz-piloto Kumai ofte drinkas kaj ĝenas Kôzi, ĉar Kumai ne volas morti, kaj Kôzi rifuzas trinki kun la kruda stranga Kumai. Poste, Kumai honte ne plenumas sian Kamikazan mision, sed vundiĝas dum la flugo. Kôzi vizitas la kompatindan hontan perfidulon en la hospitalo kaj ili amikiĝas. Ial, ĉi tiu sceno estis subtile forta laŭ mi:
Kôzi amikiĝas kun Kumai
Mi due ploris kompreneble dum la finaj paĝoj, kiam la atombombeksplodo fuŝas la tutan urbon kaj mortigas multajn homojn. Mi sciis ke la atombombo venas. Sed mi tamen surpriziĝis kiel la sceno trafis min, kaj la rakonto havas interesajn neanticipitajn surprizojn post kiam la bombo faligas. La atombombaj hororoj sufiĉe gravas, sed ankaŭ ceteraj malfacilaj problemoj okazas... sed mi ne aperigas la detalojn - vi mem legu ĝin!

Sed la libro ne estas tute malfeliĉa. Estas multa humuro, eĉ humuraj stultetaj furzoŝercoj en frua sceno en milita trajno! Kelkaj amuzaj aventuroj okazas. La leganto akiras multan informon pri japana kulturo kaj historio, kiu tre interesas. Do ne timu ke la libro tute malfeliĉigos vin.

Mi nur plendas pri du aferoj. Unue, mi konfesas ke mi ne tre ŝatas la faman popularan manga-stilon de multaj japanaj komiksoj, kun la grandegaj beletaj okuloj, ktp. Kompreneble, tio estas afero de gusto. Sed laŭ mi, estas pli malfacile kredi kaj senti la seriozajn situaciojn kiam la personoj aspektas tro gajaj, beletaj, histrionaj, ktp. Malgraŭ la artstilo, mi tamen tute sorbiĝis en la rakonton, kio bondiras pri la forteco de la rakonto. Kaj certe la arto estas verkita lerte kaj bonege, eĉ se mi ne ĉiam ŝategas la stilon de la vizaĝoj.

Due, la aŭtoro preskaŭ ĉiam skribas en la vidpunkto de Gen kaj lia familianoj - ordinaraj kuraĝaj suferantaj homoj en la urbo Hiroŝimo. Sed kelkfoje, li lekcias pri la historio de la atombombo aŭ aliaj aferoj, kun rakontado pri la projekto Manhattan, eĉ unu sceno kun Einstein kaj Oppenheimer! Tio tiras la leganton el la ĉefa rakonto. Mi preferus ke mi ne scias ke la atombombo faligas je 8:15, la sesan de aŭgusto, kaj ke mi ne scias kiam la tago venas en la rakonto. Mi preferus sperti ĝin neanticipe kiel Gen, kiu scias nenion pri la scienco kaj la planado de la atako, kaj kiu simple miras en ŝoko kiam la eksplodego okazas. La vidpunkto de la familio estas tiom forta, ke la historia teksto simple ne estas tiom interesa. Probable la aŭtoro volis eduki la leganton pri la historiaj faktoj, sed la homara rakonto estas pli forta ol la abstraktaj historiaj faktoj, laŭ mi.

Sed ĉi tiuj problemetoj ambaŭ ne gravas - la libro tre legindas. Mi rekomendas ĝin ege.


상품결제정보

고액결제의 경우 안전을 위해 카드사에서 확인전화를 드릴 수도 있습니다. 확인과정에서 도난 카드의 사용이나 타인 명의의 주문등 정상적인 주문이 아니라고 판단될 경우 임의로 주문을 보류 또는 취소할 수 있습니다.  

무통장 입금은 상품 구매 대금은 PC뱅킹, 인터넷뱅킹, 텔레뱅킹 혹은 가까운 은행에서 직접 입금하시면 됩니다.  
주문시 입력한 입금자명과 실제입금자의 성명이 반드시 일치하여야 하며, 7일 이내로 입금을 하셔야 하며 입금되지 않은 주문은 자동취소 됩니다.

배송 정보

  • 배송 방법 : 빠른등기
  • 배송 지역 : 전국지역
  • 배송 비용 : 3,000원
  • 배송 기간 : 2일 ~ 3일
  • 배송 안내 : - 산간벽지나 도서지방은 별도의 추가금액을 지불하셔야 하는 경우가 있습니다.
    고객님께서 주문하신 상품은 입금 확인후 배송해 드립니다. 다만, 상품종류에 따라서 상품의 배송이 다소 지연될 수 있습니다.

교환 및 반품 정보

교환 및 반품이 가능한 경우
- 상품을 공급 받으신 날로부터 7일이내 단, 가전제품의
  경우 포장을 개봉하였거나 포장이 훼손되어 상품가치가 상실된 경우에는 교환/반품이 불가능합니다.
- 공급받으신 상품 및 용역의 내용이 표시.광고 내용과
  다르거나 다르게 이행된 경우에는 공급받은 날로부터 3월이내, 그사실을 알게 된 날로부터 30일이내

교환 및 반품이 불가능한 경우
- 고객님의 책임 있는 사유로 상품등이 멸실 또는 훼손된 경우. 단, 상품의 내용을 확인하기 위하여
  포장 등을 훼손한 경우는 제외
- 포장을 개봉하였거나 포장이 훼손되어 상품가치가 상실된 경우
  (예 : 가전제품, 식품, 음반 등, 단 액정화면이 부착된 노트북, LCD모니터, 디지털 카메라 등의 불량화소에
  따른 반품/교환은 제조사 기준에 따릅니다.)
- 고객님의 사용 또는 일부 소비에 의하여 상품의 가치가 현저히 감소한 경우 단, 화장품등의 경우 시용제품을
  제공한 경우에 한 합니다.
- 시간의 경과에 의하여 재판매가 곤란할 정도로 상품등의 가치가 현저히 감소한 경우
- 복제가 가능한 상품등의 포장을 훼손한 경우
  (자세한 내용은 고객만족센터 1:1 E-MAIL상담을 이용해 주시기 바랍니다.)

※ 고객님의 마음이 바뀌어 교환, 반품을 하실 경우 상품반송 비용은 고객님께서 부담하셔야 합니다.
  (색상 교환, 사이즈 교환 등 포함)

서비스 문의

에스페란토 도서 구입과 관련하여 불편사항이 있으시면 010-3340-5936으로 연락주시면 감사하겠습니다.

상품 사용 후기

상품의 사용후기를 적어주세요.

게시물이 없습니다

모두 보기 사용 후기 쓰기

상품 Q&A

상품에 대해 궁금한 점을 해결해 드립니다.

게시물이 없습니다

모두 보기 상품 Q & A 쓰기