컨텐츠 바로가기


product


현재 위치

  1. 자연과학

이전 제품 보기

다음 제품 보기

크게보기

[P00000CL] Genetiko (그림으로 보는 유전학) 적립금

() 해외배송 가능

Genetiko (그림으로 보는 유전학) 기본 정보
판매가
소비자가 0원
적립금
  • 1,000 (1000.00%)
  • 무통장 결제시 적립금 ( %) 무
  • 카드 결제시 적립금 ( %) 카
  • 실시간 계좌 이체시 적립금 ( %) 실
  • 적립금 결제시 적립금 ( %) 적
  • 휴대폰 결제시 적립금 ( %) 휴
무이자할부
제조사 조성호역 215쪽
원산지 한국
상품코드 P00000CL
수량

updown

국내/해외배송
SNS 상품홍보
QR코드  

이미지저장 | 코드URL복사

QR코드 보내기 페이스북으로 보내기 트위터로 보내기 미투데이로 보내기 요즘로 보내기

장바구니 담기 관심상품 등록 추천 메일 보내기

쇼핑 계속하기 바로 구매하기

event

상품상세정보

조성호교수가 번역한 그림으로 보는 유전학 이론서

 

Amuza, kleriga, alloga, humura kaj bonkvalita.... Vere imitinda kaj valora verko - Esperanto (UEA) 

Rekomendas varme al cxiu volanta informigxi pri la elementoj de genetiko - Kontakto 

Pro la cxarmaj desegnajxoj kaj intereso-strecxa teksto la libro apenaux estas flankenmetebla, se iu komencis gxin legi - Eventoj 

Intelekta kaj amuza frandajxo - esperanto USA

그림으로 보는 유전학 - 유전학과 유전공학의 기초를 이해하기 쉽게 만화로 엮은 책.

Gentekniko:

 

Plibonigo de Plantoj

 


Transgena tabakplanto sin lumiganta per la lumo de lampiroSciencistoj de planta gentekniko evoluigis tabakplanton, kiu sin lumigas per la lumo de lampiro. La metodo, tiel nomata rekombinita DNA(deoksiribonuklea acido)-teknologio, estis principe simpla. Oni enkondukis genon respondecan pri la lumado el la lampiro en la genaron de la tabakplanto. La fremda geno preskaŭ perfekte funkciis kune kun la originalaj plantaj genoj. La lumo el la transgena (ricevinta fremdan genon) planto ne estis tiel forta, ke oni bezonis specialan aparaton por videbligi ĝin. Se oni sukcesos iamaniere plifortigi la lumon, la tabakplanto brilos same kiel lampiroj en nokto. Mi emus imagi, ke en proksima estonteco la lampoj sur stratoj estos anstataŭigitaj per arboj sin lumigantaj.

La plibonigo de plantoj per gentekniko, tamen, estas praktikata ĉefe por agronomiaj celoj, interalie, por altigi la kvaliton de kultivataj plantoj. La unua komercaĵo transgene produktita estas Flavr Savr, frukto de tomato, kiu havas etenditan bretovivon, ĉar ĝi ne moliĝas tiel rapide kiel ordinaraj tomatoj. La principo kuŝanta ĉi tie estas mala ol tiu por la lumanta tabakplanto. Por fari la transgenan tomaton, sciencistoj ĉe Calgene Kompanio en Davis, Usono, baris la funkciadon de geno, kiu respondecas pri la malkomponado de ĉelmuroj de la frukta perikarpo dum maturiĝado. Flavr Savr estas vendata en usonaj superbazaroj kaj uzata por fari sukon aŭ keĉupon.

Rezisto kontraŭ herbicido

Laŭ statistiko la plejmulto de genetike modifitaj trajtoj rilatas la reziston de plantoj kontraŭ herbicidoj. Herbaĉoj konkuras kontraŭ kultivaĵoj por akvo, nutraĵoj kaj sunlumo, kaj tiel povas redukti ties rikolton je 70 %. Produkti plantojn kun kontraŭherbicida karaktero grave koncernas kaj kultivistojn sur kampoj kaj kemiajn kompaniojn, kiuj produktas herbicidojn. Du bazaj strategioj estis adoptitaj por tiu celo. Unu el ili estas enkonduko de mutacia geno en kultivaĵon, kiu faros proteinon kun ŝanĝita sentiveco al la herbicido. La alia metodo estas enkonduko de enzimo, kiu sentoksigas la herbicidon.

Ekzemplo de la unua estas glifosato, la aktiva ingredienco de herbicido nomata Roundup. Ĉi tiu kemiaĵo inhibas la enzimon, EPSP-sintazo, kiu katalizas la biosintezon de kelkaj esencaj aminoacidoj, kiel triptofano, tirozino kaj fenilalanino, kaj tiel malhelpas la kreskon de plantoj. Esploristoj ĉe Monsanto en Sankta Luizo, Usono, kaj ĉe Calgene enkondukis en kultivaĵon la mutacian genon por EPSP-sintazo el mutacia stamo de bakterioj, kiuj povas kreski en la ĉeesto de alie mortiga kvanto da glifosato. Tiu mutacia geno produktas mutacian enzimon, kiu toleras la herbicidon. Tiel la transgenaj plantoj postvivis kontraŭ la herbicido, dum la herbaĉoj kun la normala sentiva enzimo estis elsarkitaj. Kultivaĵoj kiel tabakplanto, tomato, sojfabo, kotonujo kaj olerapo estis sukcese transformitaj tiamaniere en Usono, Kanado kaj Eŭropo en la lastaj jaroj. Ekzemplo de la dua metodo estas la konata herbicido 2,4-D. Oni sukcesis fari transgenajn tabakplanton kaj kotonujon kun mikroba geno, kiu respondecas pri la enzimo malkomponanta la herbicidon.

Rezisto kontraŭ virusa malsano kaj insekto

Alia apliko de gentekniko estas provizi plantojn per rezisto kontraŭ malsanoj kaŭzataj de virusoj. Jam tiel frue kiel en 1929, plantpatologoj trovis, ke planto inokulita per milda stamo de viruso povas sin protekti kontraŭ sekvanta infektado de pli virulenta stamo. Poste klariĝis, ke la fenomeno rilatas al la sintezo de la kovraĵa proteino de viruso en la infektitaj plantoj. En 1986 Roger Beachy kaj liaj kolegoj ĉe Vaŝingtona Universitato montris, ke transgenaj tabakplantoj kun enkondukita geno respondeca pri la kovraĵa proteino de TMV (tabakplanta mozaika viruso) estas protektitaj kontraŭ la TMV-a infektado. Depost tiam sammaniere produktiĝis transgenaj luzerno, kukumo, sojfabo, terpomo, tomato kaj maizo, ĉiuj rezistaj kontraŭ virusaj malsanoj.

La atakado de insektoj estas alia grava minaco al kultivaĵoj. La gentekniko montriĝis utila ankaŭ ĉirilate. De pluraj jardekoj kultivistoj uzis insekticidan toksinon produktitan de bakterio Bacillus thuringiensis kontraŭ moteoj kaj papilioj. La proteina toksino ligiĝas al la membrano de ĉeloj en la mezintesto de la larvo, tiel malhelpas ĝian normalan funkciadon kaj fine mortigas la insekton. La utileco, tamen, estis malhelpita de la facila deviŝiĝo de la insekticido for de la supraĵo de plantoj. Plie ĝia efikeco en la kampoj daŭris nur mallonge. Genteknikistoj ĉe pluraj laboratorioj, inkluzive la kompaniojn Plantaj Genetikaj Sistemoj en Gent, Belgio, kaj Monsanto, izolis el la bakterio genojn respondecajn pri la toksinoj, kaj transformis kotonujon, terpomon kaj maizon, kiuj poste mem produktis la specifajn toksinojn kaj montris reziston kontraŭ plurspecaj insektoj. La toksinoj efikis nur kontraŭ insektoj, sed ne kontraŭ plantoj nek homoj. Ili evidente ne forviŝiĝas pro akvumado aŭ pluvado. Longtempa aplikado pruvis, ke ili estas tute sendanĝeraj, kaj fakte multaj esploristoj opinias, ke ili estas la plej sendanĝeraj inter insekticidoj.

Ĉu senriskaj?

Ne malmulte da homoj esprimas zorgon pri la eventualaj riskoj de la gentekniko al la medio kaj al nia sano, kiuj fakte estis la temo de vigla debato lastatempe. Do oni instalis specialajn komitatojn por studi la problemojn. Rilate la unuan, la esplora raporto el Britujo en 1993 konkludis, ke la transgenaj plantoj ne estas neakceptebla minaco al la medio. Britaj vidpunktoj pri la sanproblemo, tamen, estis iom restriktaj. Britoj ne donis licencon al Flavr Savr, freŝa aŭ prilaborita al keĉupo aŭ suko, ĉar ili ne estis tutcertaj pri la danĝereco kaŭzebla de la geno respondeca pri la antibiotiko kanamicino, kiu kune enkondukiĝas en transgenajn plantojn. Malgraŭ tio, la nuna situacio de la monda provizo de manĝaĵoj postulas la praktikadon de la gentekniko en agrikulturo. La tuta loĝantaro sur la terglobo bezonos trioble pli grandan kvanton da manĝaĵoj ol nun ene de 40 jaroj. La neceso plialtigi kaj kvaliton kaj kvanton de rikoltaĵoj estas evidenta, kaj la problemo ne povos esti solvita nur laŭ la kutimaj agronomiaj manieroj.

La supra verko estas originala versio de la artikolo aperinta en Monato.

 

배송 정보

  • 배송 방법 : 빠른등기
  • 배송 지역 : 전국지역
  • 배송 비용 : 3,000원
  • 배송 기간 : 2일 ~ 3일
  • 배송 안내 : - 산간벽지나 도서지방은 별도의 추가금액을 지불하셔야 하는 경우가 있습니다.
    고객님께서 주문하신 상품은 입금 확인후 배송해 드립니다. 다만, 상품종류에 따라서 상품의 배송이 다소 지연될 수 있습니다.

상품 사용 후기

상품의 사용후기를 적어주세요.

게시물이 없습니다

모두 보기 사용 후기 쓰기

상품 Q&A

상품에 대해 궁금한 점을 해결해 드립니다.

게시물이 없습니다

모두 보기 상품 Q & A 쓰기