컨텐츠 바로가기


product


현재 위치

  1. 사회과학

이전 제품 보기

다음 제품 보기

크게보기

[P0000BFA] Lingvo kaj interreto kaj aliaj studoj 적립금

() 해외배송 가능

Lingvo kaj interreto kaj aliaj studoj 기본 정보
판매가
소비자가 0원
적립금
  • 1,000 (1000.00%)
  • 무통장 결제시 적립금 ( %) 무
  • 카드 결제시 적립금 ( %) 카
  • 실시간 계좌 이체시 적립금 ( %) 실
  • 적립금 결제시 적립금 ( %) 적
  • 휴대폰 결제시 적립금 ( %) 휴
무이자할부
제조사 kava-pech
원산지 체코
상품코드 P0000BFA
수량

updown

국내/해외배송
SNS 상품홍보
QR코드  

이미지저장 | 코드URL복사

QR코드 보내기 페이스북으로 보내기 트위터로 보내기 미투데이로 보내기 요즘로 보내기

장바구니 담기 관심상품 등록 추천 메일 보내기

쇼핑 계속하기 바로 구매하기

event

상품상세정보

 16편의 언어와 인터넷, 언어에 관한 연구, 자연 과학 연구

Dek ses prelegoj prezentitaj kadre de KAEST 2006. Dividitaj en tri sekciojn: Lingvo kaj Interreto, Studoj pri la lingvo, Natursciencaj studoj. Kun resumoj en la angla, germana, franca kaj ĉeĥa.


Lingvo kaj interreto kaj aliaj studoj

  • Kontribuinto: Redaktis: Zdenĕk Pluhař
  • Speco: lingviko
  • Eldonjaro: 2007
  • Priskribo: Dek ses prelegoj prezentitaj kadre de KAEST 2006. Dividitaj en tri sekciojn: Lingvo kaj Interreto, Studoj pri la lingvo, Natursciencaj studoj. Kun resumoj en la Angla, Germana, Franca kaj Ĉeĥa.
  • Paĝoj: 134
  • Alto: 200 mm
  • ISBN: 9788085853933
  • Recenzo:
  • PritaksoAldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Lingvo, Interreto kaj ... alio


2008/01, p. 20monato.beesperanto.be

Multaj esperantistoj ekinteresiĝas, kiam ili vidas sur la kovrilpaĝo de iu libro aŭ broŝuro la vorton „lingvo”. La vorto „Interreto” apud ĝi eĉ pli allogas al la libro, ĉar promesas ion modernan, progresan, uzeblan. Tiuj, por kiuj navigado en Interreto, uzado de retpoŝto, reta babilado estas kutimaj aferoj, nepre trovas en la broŝuro Lingvo kaj Interreto kaj aliaj studoj utilajn informojn.

Tiu broŝuro estas kolekto de kontribuaĵoj, prezentitaj dum la vica konferenco Aplikoj de Esperanto en scienco kaj tekniko, okazinta en novembro 2006 en la ĉeĥa urbo Dobřichovice. Lingvo kaj Interreto estis ĝia ĉefa temo. La dua sekcio (kaj parto de la broŝuro) nomiĝas „Studoj pri la lingvo”, kaj ankaŭ ĝiaj prelegoj, plejparte tuŝantaj terminologiajn problemojn, ne desapontos lingvoamantojn. Kaj kio pri „aliaj studoj”? Ili estas la enhavo de la tria sekcio Natursciencaj studoj, iom surpriza. Ĝiaj artikoloj rilatas al la protektado de vivmedio kaj labormedio. Iun, verŝajne, trankviligos, ke la tria parto konsistigas nur unu kvinonon de la libro. Aliflanke, verdire, ankaŭ tiuj neprilingvaj kaj nepriinterretaj kontribuaĵoj estas interesaj.

Interreto

Kiel kutime, kiam temas pri kolekto, la diskut-objektoj estas tre diversaj. El la unua kontribuaĵo la leganto povas ekscii, kiel funkcias Unikodo. Marek Blahuš en tre komprenebla maniero klarigas, kio estas signokodoj, Askio, kodpaĝoj, la Universala signaro kaj Universala transforma aranĝo, kaj donas praktikajn konsilojn, kiel uzi Unikodon.

Facile legebla kaj interesa estas la artikolo de Viliam Búr pri la tradukado de komputilaj programoj. La aŭtoro, mem okupiĝanta pri tia tradukado, priskribas malfacilaĵojn, kiujn devas atenti la tradukisto: ekzemple, la formaton de datoj kaj nombroj, laŭalfabetan ordigon, frazojn kun numeraloj.

Tre interesan temon por sia prelego elektis Aida Čižikaitė. Ŝi analizas nomojn, sub kiuj homoj partoprenas en retbabilejoj. Tie oni povas nomiĝi per sia vera nomo, sed ankaŭ elpensi novan. Al kiuj kriterioj devas respondi la nomo, kiel oni povas klasifiki nomojn, uzatajn en retbabilejoj, kiel elektita nomo karakterizas sian posedanton – jen estas la demandoj, diskutataj en tiu ĉi artikolo.

Ĉiu lingvoamanto certe scias, kie en Interreto troviĝas libere uzeblaj vortaroj. Ĉiu esperantisto havas inter siaj legosignoj kelkajn, kiuj indikas multlingvajn retvortarojn, inkluzivantajn Esperanton. Estas tre utile konatiĝi kun la kontribuaĵo de Pavla Dvořáková, kie estas priskribitaj kelkaj tiaj retvortaroj (La VortaroReta VortaroErganeMajstroTraperkoLogos) kaj estas prezentitaj iliaj specifaj trajtoj kaj ebloj.

La sekva artikolo koncernas la organizaĵon E@I, ĝiajn celojn, historion kaj agadon, kaj la lasta kontribuaĵo en la unua parto estas tre simpla enkonduko en la interretan reklamadon.

Lingvo

En la dua parto plimulto de la artikoloj rilatas al esperanta terminologio. Wera Blanke rakontas pri la sorto de la ideo, kiu estis deklarita en la unua numero de la Internacia Scienca Revuo en januaro 1904. La revuo celis stimuli homojn verki sciencajn artikolojn por eltiri fakajn terminojn. Poste tiuj terminoj devus esti pridiskutataj de la legantoj kaj eminenta specialistaro, kaj sur tiu bazo devus esti kreitaj fak-vortaroj. Kvankam kelkaj paŝoj tiudirekten estis faritaj, plenamplekse la plano, bedaŭrinde, ne realiĝis.

Tri artikoloj estas pure priterminologiaj: Jan Werner pridiskutas ĉarpentistan terminaron, kaj Miroslav Malovec prezentas la tradukon de lernolibro pri maŝinelementoj fare de Ján Mužlay. La kontribuaĵo de Tibor Kepencay pro sia amplekso (19 paĝoj) alireblas nur rete. La aŭtoro konsideras grandojn, derivitajn el bazaj kvantograndoj (maso, volumeno kaj substanckvanto) per frakci-formaj rilatoj, kritikas uzatajn por ili nomojn kaj proponas novan logikan unuecan sistemon de nomoj kaj simboloj por ĉiuj tiuj grandoj.

La gravan problemon de la registrado kaj konservado de esperantaj bibliotekoj kaj arkivoj ekzamenas Detlev Blanke. Lia artikolo enhavas 23 kriteriojn, laŭ kiuj oni povas priskribi kolektojn.

Aparte interesa por ni estis la artikolo de Josef Hron pri spertoj en la kompilado de granda Esperanto-nacia vortaro. La aŭtoro informas pri uzataj komputilaj programoj kaj pri siaj eltrovoj, kiamaniere organizi la laboron kun vortoj. Li klarigas, kiel li utiligis jam ekzistantajn vortarojn kaj kiel li elserĉis mankantajn fakajn vortojn, ekzemple nomojn de animaloj kaj plantoj kaj medicinajn terminojn. Tre utilas la opinio de la aŭtoro pri specialecoj de Esperanto-naciaj vortaroj.

Alio

En la tria parto nian atenton kaptis la kontribuaĵo de Lene kaj Jan Niemann pri procedo de enigo de iu objekto en la liston de Unesko pri la Monda Heredaĵo.

Frank Nitzsche sciigas la legantojn pri klimataj kondiĉoj en laborĉambroj. Certe, ĉiuj hejtas la ĉambron, se malvarmas, kaj aerumas ĝin, kiam iĝas tro sufoke, sed en tiu ĉi artikolo oni povas trovi aldonan informon kaj konsilojn.

Du aliaj kontribuaĵoj temas pri la Serengetia Nacia Parko en Tanzanio kaj civitana agado por daŭrigeblo.

Resume

Necesas diri, ke la broŝuro enhavas por ĉiu kontribuaĵo resumojn en Esperanto kaj en la angla, germana, franca kaj ĉeĥa lingvoj kaj informas pri la aŭtoroj. Esperantajn resumojn oni povas trovi ankaŭ ĉe kava-pech.cz/kaest06.

Ni priskribus tiun ĉi broŝuron kiel sufiĉe facilan diversfakan legaĵon, kiu konatigas kun spertoj, klarigas fenomenojn de la lasta tempo, indikas novajn direktojn en esploro kaj agado kaj enhavas utilajn konsilojn. Do, legu pri lingvo, Interreto kaj ... alio.

Anna kaj Mati Pentus

Scienca triopo el Mezeŭropo

Ĉu taŭgas Esperanto por interkomunikiĝi ankaŭ science kaj teĥnike? La tri ĉi-supraj volumoj el la dua AEST-serio liveras pri tio unuavide klaran, 364-paĝan respondon. Se ne alkalkuli la tri antaŭparolojn de la nelacigebla redaktoro, Zdeněk Pluhař, la tri volumoj ja prezentas ĝuste 50 kontribuaĵojn esperantlingvajn de 37 profesiuloj el diversaj sciencaj kaj teĥnikaj fakoj kaj agadkampoj. Signife 11 inter tiuj aŭtoroj kontribuas pli ol unufoje; rekordas Jan Werner pro kvar verkaĵoj.
Tuj rimarkindas ke preskaŭ senescepte temas pri artikoloj, sufiĉe mallongaj (mezume 6,32-paĝaj), kiuj celas ne nur samfakajn kolegojn, sed legantaron pli vastan. Krom tio la artikola enhavo plejparte interesos antaŭ ĉio esperantujanojn agemajn, ĉar la imageble granda tema disperso en la trivoluma opo konstateble faskiĝas je tri agigaj temfokusoj aktuale gravaj en nia medio:
1) terminologio-esperantologio (21 artikoloj),
2) informadiko-Interreto (18 artikoloj) kaj
3) ekologio-daŭriva evoluigo (9 artikoloj).
La temfokusa triopo aperas en ĉiu el la tri volumoj, eĉ se la ĉiuvolume malsama artikola arigo far la redaktoro sub tri aŭ du sekciaj titoloj tion ne tuj evidentigas. Efektive nur du artikoloj, unu de Frank Nitzsche kaj alia de Rodica Giuhat (ambaŭ en vol. 3, sekcio C), ne estas atribueblaj al unu el la tri temfokusoj. Pretere, dezirindus ke la volumaj numeroj aperu titolpaĝe kaj kovrile; ankaŭ aldona listo klare indikanta la jam aperintajn volumojn, almenaŭ de la nova, se ne de ambaŭ AEST-serioj, estus utila.
La teman bunton de la tri volumoj, eĉ trifokusan, nepretervideble tamen kunligas unu fadeno, kvazaŭ lingva supertemo, kiu pravigas la serian titolon Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko: nome krom la atendebla multtema reala uzado de Esperanto, ankaŭ la eble surprize vasta traktado de ties proble-meco. Problemeco kiu manifestiĝas kiel granda manko je Esperantaj faklingvaĵoj – terminaroj kaj tekstoj – kaj kiun pritraktas, detale aŭ nur alude, krom du redaktoraj antaŭparoloj (vol. 3 kaj 4), preskaŭ la duono de la artikoloj. Simile ankaŭ la kontribuaĵoj kies fokuso estas la informadiko aŭ specife la Interreto, superrege pritraktas la praktikon kaj problemecon de la aplikado de Esperanto tiukampe. Tamen, spite la evidentan ĝeneralan problemecon de Esperanto kiel scienc-teĥnika lingvo, bona novaĵo: ĉiuj tri volumoj abundas je uzeblaj, imitindaj, foje eĉ imitendaj solvo-aliroj rilate la Esperantan terminografion kaj precipe rilate la perkomputilan traktadon kaj aplikadon de Esperanto. Ke la komputiko povas faciligi kreadon de terminaroj kaj vortaroj ja estas sufiĉe vaste konate, sed ĝuste pri tio kiel konkrete apliki la komputilajn rimedojn al Esperanto, la voluma triopo liveras konsiderindan informaron. Ĉi-sekve eblas prilumi nur kelkajn detalojn el la riĉa trivoluma enhavo.
La artikolara fasko reprezentanta la terminologian-esperantologian temfokuson manifestiĝas en 3B-C (= vol. 3, sekcioj B kaj C), en 4A-B kaj en 5B. Tiufaske viciĝas terminologiaj studoj pri jenaj kampoj: politiko, matematiko (nur resume), ekonomiko, forstofako, fungologio, interlingviko (3B); konstrufako (3B kaj 5B); fervojoj, teatra fako (4A); metrologio (nur resume, artikolo elŝutebla interrete) kaj maŝinfako (5B). Samfaske, en 3C, elstaras prava pasia alvoko de Jan Werner, "Ĉesigi la disipadon de fakula energio en la movado" (postulanta la konservadon de valoraj terminologiaj laboraĵoj jam elfaritaj, sed ĝis nun ne publikigitaj); krome grava historia skizo far Rüdiger Sachs pri Scienca Revuo. En 4A speciale rimarkiĝas diskutinda tezo, ankoraŭfoje de Jan Werner, ke Esperanto malkiel etnaj lingvoj ne evoluu libere, sed ke ĝi, estante planlingvo, estu daŭre priplanata, almenaŭ en sia funkcio kiel scienc-teĥnika komunikilo. Samloke Detlev Blanke subteninde substrekas la neceson ke oni plilarĝigu la studadon de la faklingva interkomunikado, ne limigante sin al nuraj termino-logiaj konsideroj, sed ekzamenante la tutan fakan lingvaĵon kaj ties diversajn funkciojn kaj uzo-cirkonstancojn (aliro parenca al la postvustera soci-terminologio). Laste menciindas ĉi-faske, en 5B, historia trovaĵo de Wera Blanke el la komencaj jaroj de Scienca Revuo kaj de ISAE: detale ellaborita, siatempe nur ekrealigita, sed ankoraŭ inspira agad-plano pri vastskala kreado kaj normigado de scienc-teĥnikaj terminoj far renomaj fakuloj-esperantistoj.
Koncerne la temfokuson informadiko-Interreto, ties artikolara fasko aperas en 3A kaj C, en 4A kaj en 5A-B. Ekster malgranda nombro da artikoloj traktantaj nelingvajn aspektojn informadikajn – mikro-proce-zilojn, fervojojn (3A); medicinon (3C) – ĉiuj tiufaskaj kontribuaĵoj estas grandparte ankaŭ prilingvaj. Antaŭ ĉio tio validas ĉe la du laborinstigaj kontribuaĵoj de Josef Hron (en 4A, daŭrigo en 5B): detalaj raportoj pri lia (kiel li diras modeste) "kompilado" de "Granda Vortaro Esperanta-Ĉeĥa" (GVEĈ) ampleksanta pli ol 100 000 artikolojn inklude de dekmiloj da terminoj, notinde biologiaj kaj medicinaj. Liaj du kontribuaĵoj sidas ĉi-faske nur tial ke li klarigas, kiel esencan parton de sia detala labormetoda priskribo, la efikan aplikadon de specifaj komputilaj programoj ĝenerale konataj (ekscelo kaj vordo de Microsoft). Prave li alvokas kompetentajn laboremulojn imiti lian entre-prenon por aliaj paroj de Esperanto kaj etna lingvo.
Inter la multaj aliaj interesaj eroj de la informadika-interreta artikolaro aparte menciindas la praktike utilaj kontribuaĵoj de Marc Bavant pri "Apliko de XML al fakaj laboroj pri Esperanto" (4A) kaj de Marek Blahuš pri "Unikodo – Esperanto de Interreto" (5A); krome du informriĉaj artikoloj pri Esperanto@Interreto (mal-longe E@I), unu de Martin Minich (4A) kaj alia de Peter Baláž kaj Clayton Smith (5A); fine kunlabor-instiga informaĵo de Pavla Dvořáková pri "Multlingvaj tradukvortaroj en Interreto" (5A).
La tria artikolara fasko – la plej malgranda, sed ne la plej malgrava –, kiu prezentas la temfokuson ekologio-daŭriva evoluigo, troveblas en 3C, 4B kaj 5C. Rimarkiĝas tri kontri-buaĵoj pri aktuale grava temo, ekoturismo: unu de Petr Chrdle (3C) kaj du de Boĵidar Leonov (3C kaj 4B). Tri aliaj artikoloj etendas la fokuson ekster-eŭropen: du de Rüdiger Sachs pri parazitologio (4B) kaj mediprotektado en Afriko (5C); unu de Lene kaj Jan Niemann pri la Unesko-programo "Monda Heredaĵo" en Gronlando (5C). Samfaske frapas engaĝiĝinta kontribuaĵo de Manfred Wester-mayer pri la mondampleksa Agendo 21, rezulto de la Tutmonda Pintokonferenco pri Medio kaj Evoluo, okazinta en Rio-de-Ĵanejro en 1992; pri ties eŭrop-kadra sekvo, la Ĉarto de Aalborg de 1994 kaj 2004; kaj detale pri la serioza, sistema aplikado de ambaŭ dokumentoj en la germana urbo Frejburgo (5C).
Kiel supre menciite, Esperanto ja malriĉas je scienc-teĥnikaj tekstoj kaj bone ellaboritaj terminaroj – breĉo kiun ŝtopi signife helpas tiuj ĉi tri volumoj (post jamaj aliaj el la du AEST-serioj). Dume rimarkindas des pli la ĝenerale alta lingva kvalito de la Esperantaj tekstoj prezentataj. Kaj nur malofte tie ĝenetas kelkaj evidentaj preseraroj facile korekteblaj. Tamen menci-endas unu escepta lingvokvalita nadiro (en 3C): unupaĝa artikoleto de Ljubiša Preparadović k.a., "Antaŭvido de migreno ĉe malsanuloj aplikante [tiel!] la teknikojn data mining". Krom duba sintaksero, la anglismo teknikoj (kutime: procedoj) kaj la krude angla termino data mining (unu ekvivalento: datumelfoso) – mirigas tiupaĝe ankaŭ jena fremdaĵo: "Ĉi tiu malsano… ne estas adekvata al la mortado…"
Kontraste al la ĝenerale zorga redaktado de la Esperantaj tekstoj, dubindas la informa kaj lingva kvalito de konsiderinda nombro da anglaj resumoj. Laŭ la ĉekapaj biblio-grafiaĵoj, la artikolojn ja akompanas ĉiuvolume resumoj anglaj, germanaj kaj ĉeĥaj; ekde volumo 5 ankaŭ francaj. Aldone en kelkaj kazoj la aŭtoro mem liveras enkondukan resumon esperantlingvan. Dum la germanaj kaj francaj resumoj tute adekvate kaj profesiece, fakte ĝenerale bonege kaj alloge, prezentas la koncernan artikolan enhavon – la kvaliton de la ĉeĥaj mi ne povas sufiĉe pritaksi, sed mi neniel dubas pri ilia taŭgo –, la anglaj resumoj tro ofte lamas. Foje ili estas kondensitaj ĝis nekompreneblo (4A, p. 24-25, 28) aŭ markitaj per strangaj aŭ stile mal-taŭgaj esprimoj (3B, p. 62; 4A, p. 35, 54; 5A, p. 53; 5B, p. 99; 5C, p. 116, 128); unu distingiĝas eĉ per naŭ korektendoj (5B, p. 73). Tiaj malzorgaj angla-lingvaj tekstetoj, kiuj jen ne sufiĉe informas aŭ eĉ rekte mis-informas, jen uzas fremdan aŭ maltaŭge familiaran stilon, povas indiki al neesperant-lingvano ke temas nur pri ama-toraĵo ne eniginda en seriozan fakan datum-bazon. Pro la nuna superpeze grava rolo de la angla kiel scienc-teĥnika komunikilo kaj kribrilo, evidente nepras publikigi altnivelajn resumojn ankaŭ tiu-lingvajn.
Se konsideri la tuton de la valora enhavo de la voluma triopo kaj ĝian ĝenerale zorgan editoradon, la organizantoj kaj la partoprenantoj de la AEST-konferencoj ja estas gratulindaj kaj subtenendaj pro tio ke ili regule – nun ĉiun duan jaron – tiel demonstradas la faklingvan funkciivon de Esperanto. Samtempe gratu-lindas kaj subtenendas ankaŭ la duaseria eldonisto, Petr Chrdle, pro tio ke li samregule produktadas, eĉ belforme, la konferencajn aktojn por ilin rapide disponigi al pli vasta fakularo kaj laikaro. Tamen ĝuste pro la intencata disvastigo de la aktoj al kulture, religie kaj politike tre diversa tutmonda publiko, mi havas rezervon pri la taŭgo kaj akceptindo de la kovrilaj desegnoj far la renoma ĉeĥa artisto Luděk Neužil. Unuflanke, tute taŭge, ilia alĥemia simbolismo – kun motivoj interalie de tero/ĉielo, homkorpoj/ĉielkorpoj, likvo-transigo – leĝere kontraŭ-pezas la supozeble sobre sekan interkovrilan enhavon de la scienc-teĥnikaj tekstoj. Tiuj desegnoj krome trafe signas la pragecon kaj de la lastatempaj AEST-konferencoj kaj de ties organizejo-eldonejo KAVA-PECH; la moderna eŭropa kulturcentro Prago iam ja estis "eŭropa metropolo de la alĥemio". Aliflanke ĝuste tiu kovrilarta leĝero ne kongruas, ĉe certaj eventualaj legantoj, kun la efektiva serioza teksta enhavo; simile ankaŭ la alĥemia simbolismo, se rekonita, ĉe iuj same misreprezentas la severe sciencan-teĥnikan interkovrilaĵon. Sed antaŭ ĉio la abunda surkovrila nurvirina nudeco ne estas universale akcep-tinda. Por glate disvastigi la gravajn laboraĵojn de la AEST-konferencoj, ŝajnas oportune arte garni ilin malpli diskutinde.

Edmond Brent


배송 정보

  • 배송 방법 : 빠른등기
  • 배송 지역 : 전국지역
  • 배송 비용 : 3,000원
  • 배송 기간 : 2일 ~ 3일
  • 배송 안내 : - 산간벽지나 도서지방은 별도의 추가금액을 지불하셔야 하는 경우가 있습니다.
    고객님께서 주문하신 상품은 입금 확인후 배송해 드립니다. 다만, 상품종류에 따라서 상품의 배송이 다소 지연될 수 있습니다.

상품 사용 후기

상품의 사용후기를 적어주세요.

게시물이 없습니다

모두 보기 사용 후기 쓰기

상품 Q&A

상품에 대해 궁금한 점을 해결해 드립니다.

게시물이 없습니다

모두 보기 상품 Q & A 쓰기