컨텐츠 바로가기


product


현재 위치

  1. 문 학
  2. 원작 문학

이전 제품 보기

다음 제품 보기

크게보기

[P0000BKX] Ĉu rakonti novele?

() 해외배송 가능

Ĉu rakonti novele? 기본 정보
판매가
소비자가 0원
적립금
  • 0 (0%)
  • 무통장 결제시 적립금 ( %) 무
  • 카드 결제시 적립금 ( %) 카
  • 실시간 계좌 이체시 적립금 ( %) 실
  • 적립금 결제시 적립금 ( %) 적
  • 휴대폰 결제시 적립금 ( %) 휴
무이자할부
제조사 Stafeto
원산지 Belgio
상품코드 P0000BKX
수량

updown

국내/해외배송
SNS 상품홍보
QR코드  

이미지저장 | 코드URL복사

QR코드 보내기 페이스북으로 보내기 트위터로 보내기 미투데이로 보내기 요즘로 보내기

장바구니 담기 관심상품 등록 추천 메일 보내기

쇼핑 계속하기 바로 구매하기

event

상품상세정보

 Johan Valano 의 원작 소설 Ĉu-Serio 의 한 작품


 
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Publikigita ĉe
Sezonoj 1988jpg:esperanto.net

Viktor Sapoĵnikov

ĈU RAKONTI NOVELE?


n-ro 109 novembro 1987esperanto.net

La detektiva literaturo el la literaturista vidpunkto daŭre restas pario inter la beletraj ĝenroj. Partoprenante en la tutrusia SF-forumo Aelita-87 organizita en Sverdlovsk de "Uraljskij sledopyt", mi aŭdis kompetentan fakulon pri sciencfikcio sarkasmi: - Nu, ja nur detektivo...fi.

Tamen jam proverbiĝis ies sentenco, ke la homaro dividiĝas je personoj, kiuj ŝategas la detektivaĵojn, kaj je tiuj, kiuj sukcesas kaŝi sian ŝaton.

La opinio de l’ kritiko pri la tuta ĝenro nature formiĝis baze de la multoble produktataj "fervojaj legaĵoj" k.s., kiuj neeviteble agordas la plum-prenantan fakulon kontraŭ la tuta ĝenro kaj igas lin juĝi ĉiujn sam-kampajn plugistojn per la supereca "pu". Fakte, uzante la saman metodon, oni legu dekon da grizaj poemaroj kaj anoncu hida la tutan poezion, kial ne? Tamen ekzisto de klasikuloj kaj universitata eduko detenas onin de la kompleta mistakso, superstiĉo ne opresas. Samkiel ekzistas bona, griza kaj mava poezio, infan-literaturo aŭ politika romano, ekzistas ankaŭ respektive takseblaj detektivaj verkoj.

Johan Valano brile komencis sian detektivistan vojon. Lerte konstruita, ĝis-last-minute mistera kaj lingve avangarda romano Ĉu vi kuiras ĉine? tuj metis la aŭtoron de tiu best-seller en la avanan vicon de l’ esperantaj prozistoj. La legantaro, nature, atendis la daŭrigon, ja la zamenhofa literaturo malhavas siajn Christie kaj Simenon. La daŭrigo venis. Kelkaj romanoj kaj la ĵusa novelaro konsistigas la ĉu-serion, kiu serio, bedaŭrinde, pli kaj pli proksimigas la popularan artiston al la t.n. amas-literaturo, kies karakterizo estas malestetikeco, prefero al kiĉo koste de belo.

Tiu konkludo venas ne pro la skemeco aŭ dudimensieco pri kiuj oni ŝatas kulpigi Valanon. Samrajte ni rajtas akuzi Conan Doyle kaj Dumas pro skemecoj de Sherlock Holmes aŭ D'Artagnan, aŭ signi mankon de evoluo en la sinteno de D-ro Watson. Ja ne ĉie endas apliki la skalon de Dostojevski, kies Krimo kaj puno, malgraŭ la enesto de murdo kaj de enketisto, povas esti konsiderata detektiva romano nur far mense malsana homo. La detektiva literaturo (nur divido de la aventura, pli vasta) ne necese bezonas psikologiajn koliziojn, animajn krizojn kaj neeldireblan animan malkomforton, nek nepran evoluon. Cetere, la ĉefa protagonisto normale restas la sama tra kelkaj verkoj, kontraste al la "granda literaturo". Kaj ĉiam restas la rigida skemo: mistero - enketo - malkovro.

Por sukceso de l' verko la skemo devas kateni la legantaran atenton. Por fari la katenojn la aŭtoro devige eltrovas novajn metodojn, uzas surprizajn detalojn kiuj igu la leganton spirhalte sekvi la malbobeniĝon de la temo, ĉeesti en la enketado, serĉi kaj "vadi en marĉo de vana serĉado", erari, desperi, retrovi la spurojn, ree frustriĝi kaj fine, kune kun la enketisto, trovi la solvon.

Sed kiam la metodoj ripetiĝas, kaj la kanvaso rekoneblas, kaj la aŭtoraj artifikoj bizare malrealas. Kiam la homajn sentojn anstataŭas surogataj priskriboj, sekso prenas la lokon de amo, kaj pastelaj bildoj - de beleco, ni jam povas (se nia gusto ne estas perversa) flankenmeti la libron kaj demandi: - Kial? kial verkitas?

Nia Valano respondis: por amuzi la amikojn (LF 83). Sed, kara Johán, kompatu la amikojn, ni, kredu, ne ŝatas kiĉon! Ni volas, ke tra la esperanta prismo venu ankaŭ io valora, por kies kompreno oni ne domaĝu la tempon lerni la centjaran varsovian idiomon.

Kio pri la novelaro mem? Dek unu rakontoj, preskaŭ ĉiuj pri murdoj, preskaŭ ĉiam pri mono (tiel aŭ aliel). Preskaŭ ĉiam kun, ho jam tedaj, detalaj pseŭdo-psikologiaj eksplikoj de Ĝoja Karal per sonĝ-interpretado aŭ simile. Strangas, ke la malkovroj ne emociigas. Ĉu vere strangas? Eble ne, ĉar la intrigo sendube cedas al la eleganta, agrabla lingvo de Johan Valano. Jen, la diferenco de nia insula "nigro-verka" pioniro dis la kontinentaj. Tiun lingvoevoluigan taskon (krom riĉigo de slango) apenaŭ prenas sur siajn ŝultrojn krim-verkisto krom Valano. Jen, io nova kaj interesa.

Valano multe serĉas kaj sukcese trovas en la latentoj de esperanto. Inverse al la neologa direkto, kiun marŝas K. Piĉ aŭ F. de Diego. Veltabulo, zumbiciklo, senkiale, antikvaĵa knabo... malgraŭ la malvasta sortimento la kombinoj efikas plaĉe, samkiel la asociacioj - "ĉu vi kuiras ĉine?" la detektivo sarkasmas.

Tamen la banala, primitiva enhavo grave malagrabligas la impreson. La nuna situacio en la esperanta literaturo ne estas aparte favora: Valano kaj Lorjak trovas brilajn rimedojn, sed ne scias apliki ilin, dum I. Nemere trovante aktualajn temojn ne povas arte prilabori ilin - lia lingvo estas senkolore seka, ne tian beletron oni ŝatas. La aŭtoro de Lappar... preskaŭ respondis al la postuloj de l’ legantoj, sed... la bedaŭroj vanas.

Cetere, forta flanko de Valano estas lia netriviala humuro. Tial la libera de murdoj Spiona rondo apartenas al liaj sukcesoj - sola voluma sukceso. Nekutima komika situacio efikas pli agrable ol la enketaj ĉenoj. Konstato por pripensi...

Aleksander Korĵenkov


배송 정보

  • 배송 방법 : 빠른등기
  • 배송 지역 : 전국지역
  • 배송 비용 : 3,000원
  • 배송 기간 : 2일 ~ 3일
  • 배송 안내 : - 산간벽지나 도서지방은 별도의 추가금액을 지불하셔야 하는 경우가 있습니다.
    고객님께서 주문하신 상품은 입금 확인후 배송해 드립니다. 다만, 상품종류에 따라서 상품의 배송이 다소 지연될 수 있습니다.

상품 사용 후기

상품의 사용후기를 적어주세요.

게시물이 없습니다

모두 보기 사용 후기 쓰기

상품 Q&A

상품에 대해 궁금한 점을 해결해 드립니다.

게시물이 없습니다

모두 보기 상품 Q & A 쓰기