컨텐츠 바로가기


product


이전 제품 보기

다음 제품 보기

크게보기

[P0000BLN] 우리는 살 것입니다! (Ni vivos!) Lidia

() 해외배송 가능

우리는 살 것입니다! (Ni vivos!) Lidia 기본 정보
판매가
소비자가 0원
적립금
  • 0 (0%)
  • 무통장 결제시 적립금 ( %) 무
  • 카드 결제시 적립금 ( %) 카
  • 실시간 계좌 이체시 적립금 ( %) 실
  • 적립금 결제시 적립금 ( %) 적
  • 휴대폰 결제시 적립금 ( %) 휴
무이자할부
제조사 서울 에스페란토 문화원
원산지 국내
상품코드 P0000BLN
수량

updown

국내/해외배송
SNS 상품홍보
QR코드  

이미지저장 | 코드URL복사

QR코드 보내기 페이스북으로 보내기 트위터로 보내기 미투데이로 보내기 요즘로 보내기

장바구니 담기 관심상품 등록 추천 메일 보내기

쇼핑 계속하기 바로 구매하기

event

상품상세정보

자멘호프박사의 자녀 (1남 2녀) 중 에스페란토 운동에 가장 적극적으로 참여하였고 훌륭한 에스페란토 언어 능력 (그녀의 대표적 에스페란토 번역물은 1905년 노벨 문학상 수상자인 폴란드 작가 ‘헨리크 시엔키에비치’의 작품 ‘쿼바디스’이다.) 을 갖었던 셋째딸 리디아 자멘호프의 히틀러 치하에서의 고통스런 삶을 희곡으로 쓴 율리안 모데스트의 작품을 이중기원장이 한국어-에스페란토로 대역하여 출판하였습니다. 여러분의 일독을 권합니다.

  • 제목 : 우리는 살 것입니다!
  • 책 판형 : 신국판
  • 쪽수 : 136쪽
  • 언어 : 한국어, 에스페란토
  • 추천 이유
  • 1) 리디아 자멘호프가 살았던 나치 치하의 엄혹한 시절에 대해 알게 됩니다.
  • 2) 에스페란토 원문은 대체로 쉽게 읽을 수 있으며, 필요하면 한국어 번역본을 대조하면 에스페란토 공부에 도움이 됩니다.
  • 3) 연극을 위한 책이기 때문에 회화 공부에도 유용합니다.
  • 구입 신청 안내 : 우편으로 받으실 분은 국민 068-21-0187-603 (이중기) 으로 1만원 (7000원+송료 3000원)을 입금하시고 ‘이중기’ 개인 카톡 또는 010-3340-5936 으로 문자주시면 우송하여 드립니다.
  • ———–
아래 유튜브에서 이책의 내용을 연극 대화로 들을수 있다.

https://www.youtube.com/channel/UCShNUhr59vgYHho6495p45w/featured

듣기에 편하도록, 8편의 유튜브 녹음과 교재의 페이지를 알려드리니 참고 바랍니다.
교재의 내용과 거의 같습니다만, 연극 대사이기 때문에 일부 뛰어 넘는 경우가 있으니 
줄을 쳐가며 읽어보시기 바랍니다.

도서 정보

제목: Ni Vivos! 우리는 살 것입니다!
리디아 자멘호프에 대한 실화 희곡
저자: Julian Modest
역자: 이중기
출판: 에스페란토 문화원

음성자료와 책의 페이지 비교

1편 /67쪽 편짓글부터
2편 /72쪽 Lidia 부터
3편 /80쪽 Janina 부터
4편 /85쪽 Alder 부터
5편 /93쪽 Wanda 부터
6편 /100쪽 Lidia 부터 넷째줄까지 읽은 후 뛰어넘어 107쪽 Sofia 부터
7편 /113쪽 kaj eble (위에서 넷째줄) 부터
8편 /123쪽 Wanda 부터
--------------------------------------------------------------------

번역을 마치고,

이 책은 국제어 에스페란토를 창안한 자멘호프 박사 (Lazaro Ludoviko Zamenhof. 1859-1917) 의 세 자녀 중 막내딸인 리디아 자멘호프가 폴란드 바르샤바를 침공 (1939-1942)한 독일군 치하에서 겪은 고통을 담은 Juilan Modest의 작품 ‘Ni vivos! (우리는 살 것입니다!)’를 번역한 것이다.

리디아 자멘호프는 의사들인 오빠 Adam Zamenhof, 언니 Zofia Zamenhof 와는 달리 대학에서 법학을 공부하였으며, 폴란드 문학작품을 에스페란토로 번역하는 일과, 에스페란토 강습 방법의 하나인 ‘체 교육방법 (Cseh-metodo)’ 강사로 세계 여러 곳에서 에스페란토 강습을 갖는 등 세 남매 중 가장 열심히 아버지의 뜻을 좇아 에스페란토의 보급을 위해 애썼다.

한편 그녀는 1925년쯤 바하이교에 입교하여, 바하이교 경전을 에스페란토를 번역하는 등 에스페란토 운동과 종교 활동을 병행하였다. 13살 때 아버지를, 20살 때 어머니를 여읜 외로운 리디아에게는 바하이 종교 신앙이 큰 정신적 위안이 되었으리라 짐작해 본다.

리디아의 죽음에 대해서는 몇몇 증언자들에 의해 전해지고 있지만 확실한 문서자료는 현재까지 나온 것이 없다. 증언자중의 한사람인 당시 14살 소녀이었던 Eva Toren 씨에 따르면, 자신은 1942년 4월에 있은 유대인들의 축제인 유월절에서 처음으로 리디아 자멘호프를 알게 되었으며, 그해 9월 5일 리디아는 바르샤바 유태인 수용소에서 가스실이 있는 트레블린카로 떠나는 열차에 태워졌다고 증언하고 있다. 그녀가 본 리디아의 마지막 모습은 공황 상태에 빠진 대다수의 다른 유대인 희생자와는 달리, ‘왕의 자태처럼 꼿꼿한 자세로 당당하게 걸어갔다’고 기억하고 있다. 그 후 그녀의 흔적은 보이지 않았으며, 독일군에 끌려가 트레블린카 유태인 수용소의 가스실에서 38살의 젊은 나이로 삶을 마감했으리라고 추측할 뿐이다.

리디아의 언니 Zofia와 자멘호프 박사의 막내 여동생 Ida Zimmermann- Zamenhof 도 가스실에서 생을 마감하였으며, 오빠인 Adam Zamenhof는 바르샤바에서 나치에 의해 총살당하였다.

리디아 자멘호프의 생애와 그녀의 글을 수록한 두 권의 책을 추천하니, 관심있는 분들께서는 꼭 읽어보기 바란다.

Por ke la tagoj de la homaro estu pli lumaj

(La originala verkaro de Lidia Zamenhof) : 430쪽

Lidia

La vivo de Lidia Zamenhof, Filino de Esperanto : 396쪽

(위 두 책은 Flandra Esperanto-Ligo (www.esperanto.be/fel) 에서 출간되었다.)

우리는 율리안 모데스트가 쓴 이 작품을 통하여, 당시 게토 안에서의 유대인들의 고통스런 삶과 자멘호프 일가가 겪은 엄청난 심적 갈등을 느낄 수 있을 것이다. 한편으론 이 책이 에스페란토 학습, 특히 회화 공부에 도움이 되길 바라며 연극 대본으로도 많이 사용되길 기대한다.

이 책이 나오기까지 많은 조언과 도움을 주신 Nepre 유필근님, Atena 장수미님, Lumina 이소유님, 그리고 Elina 박수진님께 마음의 감사를 드린다.

                                               2020. 4. 에스페란토 문화원에서, 역자.

 

(뒷 표지)

La dramo “Ni vivos!” aperis en la korea lingvo

zamenhofLa konata korea esperantisto Lee Jungkee tradukis en la korean lingvon la dramon Ni vivos! de Julian Modest. En ĉi tiu libro, eldonita en Budapeŝto en 1983, la aŭtoro priskribas la lastajn jarojn el la vivo de Lidia Zamenhof. En la sama jaro la teatra trupo Garabonciás (Kecskemét, Hungario) prezentis ĝin kadre de la teatra programo de la 68a Universala Kongreso de Esperanto en Budapeŝto.

Ankaŭ poste Ni vivos! estis plurfoje prezentita dum Esperantaj kongresoj, festivaloj kaj renkontiĝoj en Hungario, Pollando kaj Bulgario. En 1987 ĉi tiu dramo, legita de geaktoroj de Bulgara Esperanto-Teatro, estis surbendigita kaj eldonita en Bulgario kiel sondisko.

La korean tradukon de Lee Jungkee kune kun la originalo de Modest eldonis kiel duligvan 134-paĝan volumon Seula Esperanto-Kulturcentro.

Georgi Mihalkov

Ĝi estas artikolo el la somera numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №2 (304).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/06/

 ==============


Fonto: Ondo de Esperanto 171
Aldonita de Andreas Künzli (2011-01-18)

Kortuŝa majstroverko

Kiam Wendy Heller, kalifornia bahaanino kun rusaj kaj jud-germanaj radikoj, en 1976 ekhavis la ideon verki pri Lidia Zamenhof, la plej juna filino de L.L. Zamenhof, ŝi sciis tre malmulte pri tiu rara virino kaj preskaǔ nenion pri Esperanto, eĉ ne havante konojn en tiu lingvo kreita de ŝia patro. En 1985 aperis ŝia plurcentpaĝa libro pri la vivo kaj agado de Lidia Zamenhof en la angla lingvo. Intertempe ĝi estas elĉerpita kaj nur malfacile havebla brokante. Nun, dank’ al la klopodoj de la tradukinto Bernhard Westerhoff, la grava kaj nepre leginda studo ekzistas en Esperanto.
Nur en 1980 Heller komencis sian esploradon, kiu kondukis ŝin al diversaj personoj en pluraj landoj, kiuj konis la zamenhofan filinon aǔ konservis ŝiajn leterojn. La plej fruktodona kontakto estis trovita kun sinjorino Roan Orloff Stone. Sed ankaǔ multaj esperantistoj helpis al ŝi trovi la dokumentojn. La tasko verki pri Lidia Zamenhof necesigis la ellernadon de Esperanto, kaj Heller surpriziĝis kiom rapide ŝi lernis tiun mirindan lingvon pli flue ol kelkaj lingvoj, kiujn ŝi studadis antaǔe dum jaroj.
En sia infanaĝo Lidia Zamenhof ne interesiĝis pri Esperanto kaj eĉ mokis prie. Ĉar ŝiaj gepatroj ne volis lasi ŝin sola en Varsovio, kiam ili veturis al la berna Universala Kongreso de Esperanto en 1913, ili kvazaǔ devigis ŝin lerni Esperanton. Tion ŝi sukcese faris en kelkaj semajnoj por kompreni la paroladojn de la kongreso. Tie ŝi aǔdis ankaǔ pri la bahaaj kredo kaj movado kiam ŝia patro donis intervjuon al ĵurnalisto de brita religia periodaĵo.
La biografio de Lidia Zamenhof (naskita en 1904) estas rimarkinda kaj nekutima en pluraj rilatoj. En la aĝo de dek tri jaroj ŝi perdis sian patron, kun dudek ŝian patrinon. En kontrasto kun la plimulto de la Zamenhof-familianoj ŝi ne elektis medicinon, sed juran studadon, sed fakte ne interesiĝis pri tiu ĉi profesio. Anstataǔe ŝi decidis dediĉi sin plene al la Esperanto-movado, al la pacifismo kaj la problemoj de la virinoj. Varbita de Martha Root por la bahaa kredo, ekde la mezo de la dudekaj jaroj ŝi engaĝiĝis kun ĉiuj siaj fortoj por la disvastigo de la idealoj de la bahaa movado. Iuj kredis, ke la bahaa kredo signifas pli altan nivelon de la homaranismo, kiun Zamenhof inventis. Ŝia sindediĉo al la bahaa movado tamen ne trovis aprobon ĉe la Zamenof-familio, sed kiel liberalaj judoj oni lasis ŝin fari. Krom tio ŝi estis pli malpli la sola, kiu propagandis la bahaan kredon en Pollando.
En 1930 Lidia pilgrimis al Hajfo al la ĉefsidejo de la bahaa komunumo por engliti la influon de Ŝogi Efendi, la „Gardanto de la Kredo“ . Ĝis la eksplodo de la dua mondmilito Lidia entuziasme instruadis Esperanton laǔ la Cseh-metodo en diversaj landoj, ĉefe Francio kaj Svedio. Invitita de esperantistoj kaj bahaanoj, en septembro 1937 ŝi vojaĝis al Usono, kie en diversaj urboj ŝi instruadis Esperanton. Kiel personeco Lidia estis korpe iom malforta, ĉar nur 1,5 metrojn alta, sed despli verva ŝi estis kiel instruistino. La plimulto de la kursanoj tre ŝatis ŝin, sed samtempe oni konsideris ŝin iom stranga, fermita kaj distanciĝema (precipe kiam ŝi ne laboris, estante laca). La mikso inter la judino el Pollando, la esperantistino kaj la bahaanino devis veki suspekton, precipe ĉe la perpleksaj kaj sensaciavidaj ĵurnalistoj, kiuj kutime skribis stultaĵojn pri ŝi kaj Esperanto. Kiel simpatianto de la bahaa kredo ŝi ne ĉiam trafis al akcepto en esperantistaj medioj (kaj inverse). Okazis eĉ malfeliĉaj konfliktoj kaj miskomprenoj inter diversaj aktivuloj, organizantoj kaj gastigantoj, kiujn Heller imprese priskribas. Do Lidia konsideris sian mision en Usono malfacila, eĉ parte malsukcesa, eble ankaǔ ĉar la usona pensmaniero diferenciĝis de tiu en Eǔropo. La usonanoj ne lasis sin amase mobilizi por Esperanto-kursoj, konstato, kiun jam Zamenhof faris en 1910, kiam li vizitis Usonon okaze de la Universala Kongreso en Vaŝingtono. Malgraǔ tio al Lidia estis sugestite flanke de la usonaj esperantistoj, ke ŝi restu en Usono aǔ eĉ provu ricevi la usonan civitanecon. Ĉar la furora antisemitismo en Eǔropo ĝuste fine de 1938, kiam eksplodis la fifamaj kontraǔjudaj pogromoj (Reichskristallnacht) fortimigis ŝin reveni al Pollando. Bedaǔrinde la usonaj enmigraj aǔtoritatoj rifuzis ŝian peton pri longigo de la vizo. Seniluziigita Lidia do forlasis Usonon fine de novembro 1938 por esti en Pollando la 10an de decembro. Tie ŝi vizitis urbojn en la orienta parto por propagandi la bahaan kredon. Post la eksplodo de la milito Lidia klopodis ricevi vizon por Francio aǔ Nederlando, kie esperantistoj pretis ŝin inviti por instrui Esperanton. Vizojn ŝi bedaǔrine ne ricevis. Ĉar ŝi ne povis forlasi Pollandon, ŝi ankaǔ ne veturis al Svislando, kie en 1939 okazis la 31a Universala
 Kongreso de Esperanto. Ankaǔ ŝia provo pilgrimi denove al Palestino fiaskis. La bahaa Gvidanto Ŝogi Efendi respondis al ŝi en printempo 1939, ke pro la tikla situacio en lia lando ŝi prefere prokrastu sian pilgrimon kaj helpu disvastigi la bahaan kredon en Pollando.
La 25an de septembro 1939 la zamenhofa domo ĉe strato Królewska 41 estis trafita de bombo, kaj la zamenhofoj devis serĉi alian tegementon. Adamo, Wanda kaj Sofio, kiuj laboris en la juda hospitalo, estis arestitaj de Gestapo kaj portitaj en la malliberejojn de Varsovio. Komence de marto ili denove estis liberigitaj, sen proceso. Adamo ne revenis, ĉar supozeble li estis mortpafita en arbaro ĉe Palmiry proksime de Varsovio. La esperantistoj kaj bahaanoj de Usono klopodis organizi la vojaĝon de Lidia, sed estis jam tro malfrue. Fakte ĉiuj internaciaj klopodoj forporti Lidian al sekurea loko restis vanaj.
En la varsovia geto Lidia instruis la anglan por vivteni sin. La 22an de julio 1942 komenciĝis la likvido de la varsovia geto kaj la deportado de judoj al Treblinko. Pri la sorto de Lidia longe nenio estis certa, kaj onidiroj cirkuladis. Dum Wanda Zamenhof, la edzino de la filo de Zamenhof, kun sia filo – kaj Zamenhof-nepo – Ludwik (poste Louis Christophe Zaleski-Zamenhof) sukcesis fuĝi el la transŝarĝa selektejo, oni kredis ke ankaǔ Lidia povis savi sin kaj ke ŝi troviĝas ie en Ruslando. Sed fakte nur en 1993 oni ekhavis certecon pri la sorto de Lidia, kiam atestantino kun la nomo Eva Toren, vivanta en Tel-Avivo, rakontis en artikolo de Josef Ŝemer publikigita en Israela Esperantisto, ke ŝi konatiĝis kun Lidia Zamenhof en aprilo 1942 okaze de paska festeno ĉe komuna konato. Laǔ propraj eldiroj, Toren vidis la 5an de septembro 1942 kiel Lidia en la selektejo apartenis al la malfeliĉuloj, kiuj estis pelitaj al la vagonoj por transporti ilin al la detruejo en Treblinko. La tiam dek kvar jara virino memoris, ke Lidia, „marŝis reĝmaniere, rektastature, kun fiero, malsame al la plimulto de la aliaj viktimoj, kiuj estis kompreneble panikitaj“. Bone, ke ĉi tiu aktualigo povis esti aldonita en la esperanta versio de la libro de Wendy Heller.
La libro pri Lidia estas do nekutime bone verkita esperantaĵo, konceptita laǔ la usona modelo, kies avantaĝo estas ĝia vigla, malseka rakontstilo kun multaj epizodoj kaj konkretaj ekzemploj. Parte la teksto legiĝas flue preskaǔ kiel ekscita romano (sed ĝi ne estas romano !). Iuj eroj estas eble iom tro detalaj kiel ekzemple citaĵoj el paroladoj de Lidia, kio faras la verkon iom longspira kaj dika. La decido prezenti la tutan tekston en 30 relative mallongaj ĉapitroj tamen savis ĝin. Iom kuriozaj estas eble la titoloj de la unuopaj ĉapitroj, sed tio ne gravas. Al la literatura sukceso kontribuas kompreneble la traduka talento de Bernhard Westerhoff, dank’ al kiu la teksto fariĝis bone komprenebla, kvazaǔ kiel se oni legus ĝin en sia propra nacilingvo. Mi renkontis nur unu eraron, tute banalan, sur paĝo 272: „Al Della estis dirita, ke“ anstataǔ dirite. Pri la esperantigo de iuj geografiaj nomoj eblas nature ree disputi (Verduno, Ilinojso, k.s.). Entute temas pri elstara kaj serioza esplorlaboro plenumata de Heller, kiu plene liberas de legendoj, fantazioj kaj hagiografiaĵoj, karakterizaj parte por la malnovaj biografioj pri L.L. Zamenhof. La esencan bibliografion pri la temo Heller konsultis, same multajn gazetarajn fontojn kaj leterarkivaĵojn. En la verko tamen oni (t.e. historiistoj) sentas la mankon respektive bezonon de minimuma fontindikaro. Ankaǔ la elektitaj fotoj estas tre vidindaj, kvankam estas bedaǔrinde, ke ili ne povis esti presitaj en pli bona kvalito. Ankaǔ kiel eldonaĵo mem la libro estas minora.
Tiel do estiĝis signifa teksto ne nur por prezenti la vivon de Lidia Zamenhof, sed ankaǔ por kompletigi malpli konatajn sciojn pri la historio de la Esperanto-movado, kiu post la morto de L.L. Zamenhof misie estis daǔrigata de lia vojaĝema filino. Ĉar la libro de Wendy Heller estas sendube ankaǔ signifa kontribuo al la priholokaǔsta literaturo, indus pripensi ĉu traduki ĝin ankaǔ al la germana lingvo. Ĉu Bernhard Westerhoff denove pretus transpreni tiun taskon ?
Koncerne la mondkoncepton de Lidia, mia persona impreso estas (eble erara), ke Lidia ne estis tiom vere konvinkita religia kredantino (kiel asertis Martha Root) – ŝajnas ke sole ŝi kredis je la volo de Dio, kiu laǔdire decidas la sorton de la homoj; multe pli ŝi vidis en la bahaismo taǔgan rimedon por pluporti la torĉon de la projektoj de sia adorata patro, precipe de la idealoj de la homaranismo, kiun li inventis. Nu, la plej lastaj vortoj, konservitaj de Lidia tekstas, ke ŝi kredis je Dio, ke ŝi estas bahaano kaj mortos kiel bahaano, ĉio estus en Liaj manoj (p. 356). Ĉu estas eraro, ke Lidia aliĝis al la bahaa movado, estas malfacile diri kaj alia demando. Ĉe nebahaanoj tiu decido en ŝia vivo povas kaǔzi ian konfuziĝon kaj distanciĝemon vidalvide de ŝi, malgraǔ ĉia simpatio por tiu idealisma zamenhofa filino. Definitiva eraro estis ŝia reveno al Eǔropo, kie ŝi finiĝis kiel judino en la neniigejo de Treblinko. Se ŝi estus serioze preparinta sian volon, ŝi estus povinta peti la statuson de rifuĝinto, despli ke sub Franklin D. Roosevelt ekzistis tia leĝo kaj dudek mil homoj, supozeble judoj plejparte, profitis la eblon resti en Ameriko. Sed Lidia volis rehejmiĝi, unue ĉar ŝi timis, ke ŝi povus perdi la polan ŝtatanecon, due ŝi celis rigardi kiel fartas ŝiaj familianoj. Ĉiuj postaj provoj forigi ŝin el Pollando al sekura loko estis vanaj, nelaste ĉar Lidia mem ne volis forlasi siajn proksimulojn.
La dubon, ĉu Lidia estis bela virino aǔ ne, oni povas definitive meti ad acta per la prezento de la du fotoj kun ŝia porteto sur paĝoj 88 kaj 369.

Andreas Künzli

상품결제정보

고액결제의 경우 안전을 위해 카드사에서 확인전화를 드릴 수도 있습니다. 확인과정에서 도난 카드의 사용이나 타인 명의의 주문등 정상적인 주문이 아니라고 판단될 경우 임의로 주문을 보류 또는 취소할 수 있습니다.  

무통장 입금은 상품 구매 대금은 PC뱅킹, 인터넷뱅킹, 텔레뱅킹 혹은 가까운 은행에서 직접 입금하시면 됩니다.  
주문시 입력한 입금자명과 실제입금자의 성명이 반드시 일치하여야 하며, 7일 이내로 입금을 하셔야 하며 입금되지 않은 주문은 자동취소 됩니다.

배송 정보

  • 배송 방법 : 빠른등기
  • 배송 지역 : 전국지역
  • 배송 비용 : 3,000원
  • 배송 기간 : 2일 ~ 3일
  • 배송 안내 : - 산간벽지나 도서지방은 별도의 추가금액을 지불하셔야 하는 경우가 있습니다.
    고객님께서 주문하신 상품은 입금 확인후 배송해 드립니다. 다만, 상품종류에 따라서 상품의 배송이 다소 지연될 수 있습니다.

교환 및 반품 정보

교환 및 반품이 가능한 경우
- 상품을 공급 받으신 날로부터 7일이내 단, 가전제품의
  경우 포장을 개봉하였거나 포장이 훼손되어 상품가치가 상실된 경우에는 교환/반품이 불가능합니다.
- 공급받으신 상품 및 용역의 내용이 표시.광고 내용과
  다르거나 다르게 이행된 경우에는 공급받은 날로부터 3월이내, 그사실을 알게 된 날로부터 30일이내

교환 및 반품이 불가능한 경우
- 고객님의 책임 있는 사유로 상품등이 멸실 또는 훼손된 경우. 단, 상품의 내용을 확인하기 위하여
  포장 등을 훼손한 경우는 제외
- 포장을 개봉하였거나 포장이 훼손되어 상품가치가 상실된 경우
  (예 : 가전제품, 식품, 음반 등, 단 액정화면이 부착된 노트북, LCD모니터, 디지털 카메라 등의 불량화소에
  따른 반품/교환은 제조사 기준에 따릅니다.)
- 고객님의 사용 또는 일부 소비에 의하여 상품의 가치가 현저히 감소한 경우 단, 화장품등의 경우 시용제품을
  제공한 경우에 한 합니다.
- 시간의 경과에 의하여 재판매가 곤란할 정도로 상품등의 가치가 현저히 감소한 경우
- 복제가 가능한 상품등의 포장을 훼손한 경우
  (자세한 내용은 고객만족센터 1:1 E-MAIL상담을 이용해 주시기 바랍니다.)

※ 고객님의 마음이 바뀌어 교환, 반품을 하실 경우 상품반송 비용은 고객님께서 부담하셔야 합니다.
  (색상 교환, 사이즈 교환 등 포함)

서비스 문의

에스페란토 도서 구입과 관련하여 불편사항이 있으시면 010-3340-5936으로 연락주시면 감사하겠습니다.

상품 사용 후기

상품의 사용후기를 적어주세요.

게시물이 없습니다

모두 보기 사용 후기 쓰기

상품 Q&A

상품에 대해 궁금한 점을 해결해 드립니다.

게시물이 없습니다

모두 보기 상품 Q & A 쓰기